Iom pri mi kaj pri la tokipono.

Archives from the old Yahoo! group
Arĥivoj de la malnova Yahoo!-grupo
Locked
Alexandre Xavier Casanova Domingo

Iom pri mi kaj pri la tokipono.

Post by Alexandre Xavier Casanova Domingo »

Mia intereso pri la tokipono devenas el mia esenca taoismo. La homo iras, retroiras, reiras kaj finfine, eske por kio? Mu cxio hiestas vaneco kaj nutri sin per vento! La esperantistoj, teorie pacaj kajvastideuloj, insultas kaj atakas sin reciproke pro mizeraj detalojgramatikaj. La masxinoj turnas nin sklavoj de la merkato, merkato kiuartifice detruas aux senvalorigas rapide la varojn, tiel trudante nin alsensenca kaj lacanta laboro. La sxajna grandigo da mangxajxoj produktasmonopolojn kaj tropopoladon, tiel malfacilante la vivon ju plu des pli. Oni devas reiri al la komenco. La cxielo de la homo estas en gxia koro. La perforto ekstera venas el la perforto interna. Cxi tio estus nurteorio, se oni tion ne meditas. La esenco de la perforto, jen: "Ci volas esti pli ol cia najbaro.". La esenco de la paco, jen: "Mi purigas mian menson kiel mi volus ke cxiupurigu sian menson.". Cxiu kiu komprenis deziras la komprenon por cxiuj. Jen la beleconatura, ne konstruata de la homo. La beleco de la amo post la resupreniro dela animo gxis gxia lumo cxiama, eterna. La eruditoj estas perfortaj. La tokiponistoj ne estas eruditoj. Amike, Aleksandro.
Locked